Cyprien Guiya’s biography, fact, career, awards, net worth and life story

Intro Beninese Esperantist
Is Esperantist
From Benin
Type Literature
Gender male
Birth

20 May 1996, Azovè, Benin

Age 24 years
Star sign Taurus

Cyprien GUIYA – naskiĝis la 20-an de majo 1996 en la arondismento Azove en la sudokcidento de Benino, nun vivanta en Kotonuo – estas benina esperantisto. Li estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (Université Nationale d ‘Agriculture, UNA) de Benino. Cyprien esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank’ al la lernado de Esperanto, li povis partopreni ĝis nun plurajn internaciajn esperantistajn eventojn, inter alie kursojn kaj kunvenojn organizitajn de Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion (seminarion de Aktivula Maturigo) en Togolando kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kunlaboro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Unu el tiuj tri okazis en Italio. Aktivulo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Benino, li la 30-an de majo 2018 krome elektiĝis membro de la estraro de TEJO.

Eksteraj ligiloj

  • paĝo pri li kun foto en la retejo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE)

You May Also Like